Kasacia Kortumo | ||
france Cour de cassation | ||
---|---|---|
Kasacia Kortumo en Parizo.
| ||
Jurisdikcio | Francio | |
Tipo | Kasacia kortumo | |
Lingvo(j) | franca | |
Fondo | 1804 | |
Sidejo | Juĝdomo de Parizo, 5 quai de l'Horloge (Parizo). | |
Koordinatoj | 48° 51′ 21″ N 2° 20′ 40″ O / 48.8557646 °N, 2.3444653 °O (mapo) | |
Geografia lokigo sur la mapo : Parizo | ||
Konsisto | 6 ĉambroj | |
Nomumita de | Vidi Statuso de la magistrataro | |
Ĉefprezidanto | Bertrand Louvel | |
De | 4-a de julio 2014 | |
Interretejo | www.courdecassation.fr | |
La Kasacia Kortumo (france Cour de cassation) estas la plej supra juĝopovo de la juĝa sistemo en Francio. Ĝi respondas al la Ŝtatokonsilio por la administracia sistemo. Ĝi estas konstanta tribunalo, kies sidejo estas en la juĝodomo de Parizo, je 5, quai de l'Horloge.
La Kasacia Kortumo konsistas en ses ĉambroj :
Tiu kortumo decidas pri la alkasacia apelacio kaj nuligo de la juĝoj, kiuj estis faritaj laŭ miskono de la leĝoj[1].
La Kasacia Kortumo estas do la juĝanto pri juro : ĝi kontrolas nur ke, legante la kialojn de la decido, kiu okazigis alkasacian apelacion[2], la leĝo estis korekte aplikita al la faktoj, kiaj ili estis konstatitaj de la juĝistoj.
La faktoj ne plu povas estis diskutataj antaŭ la Kasacia Kortumo. Ĝi ne konsistas el multaj juĝopovoj, tiel ĝi ne konsistigas trian nivelon de juĝopovo (ĉiu nivelo de juĝopovo supozigas plenecon de juĝopovo, tio estas juĝopovo laŭ juro kaj laŭ faktoj).
Estas nur unu Kasacia Kortumo por la tuta Francio[3] : la Kasacia Kortumo estas, fakte, reguliga kortumo ; ĝia celo estas certigi ke la juro estas sammaniere aplikita sur la tuta teritorio de Francio.